Rajdi super aŭtomobiloj kaj sub pontoj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo


Noviga publika amasveturilo el Ĉinujo

En la jaro 1800 nur 2 personoj el 100 en la mondo vivis en urbo; je la komenco de la 20-a jarcento 15 el 100; nun, je la komenco de 21-a jarcento, pli ol duono de la monda loĝantaro vivas en urbo kaj 8 procentoj en urboj kun pli ol miliono da loĝantoj. Pli-malpli 32 metropolaj areoj havas pli ol 10 milionojn da loĝantoj kaj tiu de Tokio preskaŭ atingas 60 milionojn.

Daŭre mirigas  kiel tiuj megaurbegoj entute povas funkcii. Kiel ĝiaj infrastrukturoj kapablas servi tiujn enormajn amasojn da plurmilionoj da homoj, kiuj vivas loĝante tiel dense, kiel formikoj en formikejo? Unu el la plej gravaj problemoj estas sendube tiu de ĉiam pli oftaj trafikŝtopiĝoj, kiuj gravege malhelpas la surstratan publikan transportadon.

Efike komforta publika transportado ludas gravan socian rolon permesante liberan veturadon al ĉiuj membroj de socio, ne nur al tiuj havantaj stirlicencon kaj aliron al aŭtomobilo.

La tradiciaj publikaj busoj (bildo 4) estas terure malrapidaj, tre bruaj kaj poluantaj. La busaj sistemoj (bildo 3) nomataj BRT (t.e. Busa Rapida Transportado) bazitaj sur busoj (foje elektraj do ne bruaj), kiuj veturas sur specife dediĉitaj koridoroj postulas konstruadon de strataj infrastrukturoj kaj okupas tro da spaco.
La samo valoras ankaŭ por la sistemoj de tramoj aŭ malpezaj urbaj fervojoj (bildo 2).

Jam ekde la unua linio konstruita antaŭ 150 jaroj en Londono, metroo estas la plej taŭga kaj rapida urba sistemo por amastransportado (bildo 1); tamen ĝia konstruado estas malfacila, treege multekosta kaj postulas tro multajn laborjarojn.

Jen el Ĉinujo tikle interesa projekto nomata TBS, t.e TunelBusa Sistemo, kiu celas konstrui efikan publikan amastransportan sistemon, kiu minimume ĝenas la nunan urban medion. Oni scias, ke la plejmulto da veturiloj estas aŭtomobiloj, kiuj estas ankaŭ la plej mallongaj kaj malaltaj. Tial la noviga sistemo baziĝas sur veturilo, kiun eblas difini simple kiel "tre multentena buso rajdanta super aŭtomobiloj kaj sub pontoj" — vidu la centran bildon supre.

La TBS-buso estas 4,5 metrojn alta, 7 metrojn larĝa kaj povas transporti 1200 pasaĝerojn je rapideco de 60 km/hore. Ĝi havas tre vastajn fenestrojn, kiuj forigas ĉe la enirantaj pasaĝeroj iun ajn deprimeman impreson.

Antaŭviditaj estas du solvoj por haltejaj platformoj. La unua estas eniro kaj eliro tra la busa flanko en altigitaj tradiciaj haltejoj kaj la dua, tra plafonaj aperturoj helpe de enkonstruitaj liftoj, tiel ke pasaĝeroj povas uzi supran haltejon.

La buso havas elektrajn motorojn kaj povas veturi sur trakoj kiel tramo aŭ sur gumaj radoj, aŭtomate kaj perfekte sekvante paron da blankaj linioj pentritaj surstrate. Ĉiukaze la buso aŭtomate plene regas la trafiksignalojn, kiuj daŭre donas al ĝi absolutan prioritaton en la trafiko. Ĝi ŝparas 860 tunojn da fuelo jare tiel tre signife malaltigante aerpoluadon.

Sume, la elstaraj avantaĝoj de la TBS-sistemo estas: ŝparo de kritika strata spaco, efikeco, tre granda enteno je pasaĝeroj, reduktitaj kostoj kaj ĉefe la mallonga tempo de konstruado — 1 jaro por 40 kilometroj.

Laŭ informoj el ĉinaj gazetoj, la finaj testoj de la sistemo bonege sukcesis kaj detalaj planoj por la konstruado de la unua TBS-linio de 186 km. en Pekino estas finpretigitaj por finjara laborkomenco.

Se vi deziras, vi povas spekti virtualan demonstradon de la TBS-sistemo en la jena filmeto: